NEspA unuanime akceptis proponon de KAEM okazigi unuan Sud-Azian Seminarion
(SAS) en Nepalo. Ties ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi
Esperantistojn en la regiono. Ni multege diskutis pri tiu temo dum la UK en
Kopenhago. Kaj laŭ plano, SAS okazos venontjare (2012) de la 1-a ĝis la
6-a de marto en Katmando. Ni esperas ke KAEM subtenos morale kaj finance
tiun ĉi programon. Ni invitas ĉiujn Esperantistojn el la tuta mondo por
internaciigi la etoson. Jen estas la proponita programo:
1-a de marto: Bonvenigo, registrado kaj interkona vespero
2-a de marto: Inaŭguro kaj fakkunsidoj
3-a de marto: Fakkunsidoj
4-a de marto: Libera tago
5-a de marto: Fakkunsidoj
6-a de marto: Ferma ceremonio.
Ni organizos ekskurzon antaŭ aŭ post la Seminario se montriĝos
intereso.
Pliaj informoj: Bharat nespa_bharat ĉe hotmail.com